Vikipedio:Lingvaĵo

La vikipedia komunumu klopodas kaj klopodu eviti la establiĝon de iu Vikipedia dialekto.

Tiucele, en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-Vikipedia Esperantujo. Pli precize ni sekvas kaj sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble formalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj bone scipovas Esperanton (ni ja ne sekvu ofte faratajn erarojn, nek uzu malprestiĝajn formojn).

Pli konkrete tio signifas:

  • Gramatiko — Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.) Kvankam la sekvaj verkoj ie-tie estas pli preskribaj ol priskribaj, PAG kune kun PMEG donas praktikan superrigardon super tio, kia gramatiko estas kutime uzata kaj akceptata. PAG (1980)[1] per tradiciaj gramatikaj terminoj bone kaj detale raportas la tradicie prestiĝan lingvon, dum PMEG (2006)[2] per "novspecaj terminoj" celas pli tujan kompreneblon fare de laikoj[3].
  • Vortprovizo — La Universala Vortaro kun la oficialaj aldonoj unuflanke kaj PV kaj PIV (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).
  • Ortografio — Oni ĝenerale uzu kutiman ortografion. (Do ekzemple, evitu ekz-e egzismon, ĉiam-minusklismon, h-sistemon kaj aliajn supersigno-evitajn sistemojn.[4]) Tamen ĉia literumo aprobita aŭ tolerata de la Akademio, aŭ raportita de iu PIV estu tolerata en Vikipedo.

Tiu ĉi principo helpu al ni solvi kverelojn pri tio, kiun vorton aŭ lingvaĵon ni preferu en certa situacio.

En la lingva angulo estas kolektitaj resumitaj rezultoj de diskutoj pri unuopaj lingvaj demandoj.

[redakti] Piednotoj

  1. Eldonita en 1980, ĝi estas tralaborita kvara eldono de verko originale eldonita en 1935, la Plena Gramatiko de Esperanto
  2. Perrete legebla ekde 1994.
  3. Vidu tiun ĉi artikolon de Wennergren en kiu li klarigas: "Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon."
  4. Memoru ke se vi tajpas per la X-sistemo redaktante la Vikipedion, la supersignoj aŭtomate aperos.

[redakti] Vidu ankaŭ


usługi krawieckie Gry Salony fryzjerskie słownik włoskiego Wypożyczalnia Pyrzowice Blokada wałka rozrz. VW 2.5TDI Mapa Polski Dowcipy kawały żarty żarcik Pozycjonowanie stron Banki Podręczniki - Księgarnia Fantasy mieszkania wrocław katalog stron www myjki kick koparki Bułgaria wczasy Karaoke tani kredyt hipoteczny COOLsurf