|
Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando (malantaŭ Amsterdamo) kaj havas la plej grandan maran havenon de Eŭropo (tria plej granda en la mondo). La urbo situas en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 enloĝantojn, la urbaro Stadsregio Rotterdam ĉ. 1,2 milionojn (2006). Ĝi situas averaĝe du metrojn sub la mar-surfaco.
Krom Amsterdamo kaj Hago Roterdamo estas unu el la kulturaj centroj de Nederlando.
Legu la artikolon...
|
La Kurona duoninsulo estas mallarĝa teritorio inter Klaipėda en Litovio kaj Lesnoje en eksa Orienta Prusio, la hodiaŭa regiono Kaliningrado apartenanta al Rusio. De nordo al sudo la duoninsulo longas 98 kilometrojn, el kiuj hodiaŭ 52 apartenas al Litovio kaj 46 al Rusio. De okcidento al oriento ĝi ĉie larĝas malpli ol 4 kilometrojn: la plej larĝa loko, 4 kilometrojn norde de Nida, ampleksas 3,8 kilometrojn, la plej mallarĝa, ĉe Lesnoje, 380 metrojn. Nur ĉe la suda pinto la duoninsulo havas konekton al la Eŭropa kontinento.
Legu la artikolon...
|