Vikipedio:Forigendaj artikoloj

Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la jenan liston.

Enhavo

[redaktu] Kontrolebleco de la lastaj forigoj

vi povas tie ĉi kontroli la forigojn


[redaktu] Petoj pri forigo

Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.

Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.

Malnovaj diskutoj: 1 - 2 - 3


[redaktu] Ŝablono:Tempo

Mi ĵus trovis la tute malplenan ŝablonon {{Tempo}}. Tial mi proponas ĝian forigon, se ne eblas refunkciigo per nova kodigo. Kore --Tlustulimu 15:51, 18. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] 1100 a.K. kaj 1200 a.K.

Mi eraris kiam mi enmetis tiujn du ligojn.--kani 01:48, 13. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Pneumonio

Mistajpo anstataŭ pneŭmonio.Roberto 13:28, 16. Jul 2008 (UTC)

Jam malaperis al neniejo. Kore --Tlustulimu 13:34, 16. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Klegoludo

Tajperaro anstataŭ Kegloludo. Roberto 11:48, 15. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Ŝablono:Documentation, template kaj Ŝablono:Documentation

La ŝablonoj Ŝablono:Documentation, template kaj Ŝablono:Documentation same ne plu esta bezonataj kiel la ĉisekve menciita {{Template doc}}. Krome ni evitu neesperantajn nomojn de tiaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 19:03, 11. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Ŝablono:Template doc

Kvankam mi povus tuj forviŝi la ŝablonon {{Template doc}}, mi demandas pri viaj opinioj. Mi ĵus aldonis similan subpaĝan funkcion al {{Dok}}. Laŭ mi {{Template doc}} nun ne plu estas bezonata. Se vi havas alian opinion, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. Kore --Tlustulimu 19:00, 11. Jul 2008 (UTC)

Ĉu eblas fari aldirektilon aŭ ion tian? La ŝablono doc uzeblas kiam oni kopias ŝablonojn el aliaj vikioj kaj ke necesas renomi ĝin al Dok ne tuj evidentas...--Goren 04:39, 18. Jul 2008 (UTC)
Mi pensas, ke la ŝablono {{template doc}} (Atentu, ke template estas parto de ĝia nomo, sed ne la nomspaca prefikso.) estas superflua, ĉar la esperantolingva {{dok}} per helpo de subŝablono ankaŭ ebligas ligilojn al testopaĝoj por nova ŝablona versio. Krome la ŝablono montras anglajn tekstojn. - La uzado de subŝablonoj por testaj versioj havas la avantaĝon, ke samtempe eblas pli ol unu testo kompare al la ŝablono {{testo1}}. Mi jam uzas tiun maniero por testoj en la suprasoraba vikipedio, kie mi ankaŭ testis la aldonaĵojn por {{dok}} kaj ĝiaj helpŝablonoj. Kore --Tlustulimu 09:05, 18. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Akordo de Nouméa

Vandalismo.--kani 17:39, 9. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Manuel de Pedrolo

Strange aperas malplena la artikolo, sed en la indekso de novaj paĝoj aperas la komenco de la redakto, kiu ŝajne malaperis.--kani 21:24, 6. Jul 2008 (UTC)

Mi restarigis kaj poluris la artikolon. Ne plu forigenda. Thomas Guibal 12:22, 12. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Dosiera diskuto:Rio deJaneiro LE2002059 lrg.jpg

Jen superflua tajptestaĵo. Bonvolu forigi ĝin. Kore --Tlustulimu 07:19, 3. Jul 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:55, 3. Jul 2008 (UTC)
Dankon --Tlustulimu 11:58, 3. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Kroata himno

La plena teksto de la himno (sed ne enciklopedia artikolo). -- Yekrats 19:23, 28. Jun 2008 (UTC)

Mi verkis enkondukon kaj iom reordigis la artikolon. Mi plie sugestas alinomi ĝin al Lijepa naša domovino. Thomas Guibal 20:03, 28. Jun 2008 (UTC)
Mi aldonis unu frazon kaj unu foton. La fakto, ke la artikolo ekzistas en multegaj lingvoj, montras, ke ĝi ekzistu ankaŭ en Esperanto. Sed ĝi ja estas polurinda - mi ne klopodis glatigi la tradukon. Ulrich Matthias 20:04, 28. Jun 2008 (UTC)
Tre bone! -- Yekrats 20:28, 28. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Faru la Rondon

Ne fariĝas klare, kio ekzakte (kiel funkcias) la metodo. Ia lernolibro aŭ metodo, tute freŝa, ankoraŭ ne estas enciklopedie interesa.--Ziko 18:37, 28. Jun 2008 (UTC)

La metodo jam estas praktikata ekde almenaŭ 10 jaroj, mi konas plurajn homojn, kiuj lernis E-on laŭ tiu metodo, inter kiuj estis ekzemple iama generala sekretariino de TEJO (FARO-nomo "Grimpi") kaj pluraj aliaj. Do, mi ne dirus, ke la metodo estas tute freŝa kaj laŭ mia pritakso sufiĉe sukcesa (mi konas minimume 15 homojn, kiuj ellernis E-on pere de tiu metodo). Amike, Alaŭdo ۩ 11:30, 29. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Rita Levi-Montalcini

Ĉio en la germana. --81.40.180.155 17:12, 28. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Diskuto:Zinedine Zidane

Jen tajpadotestoj kun superflua rezulto. Bonvolu forĵeti la paĝon. Kore --Tlustulimu 20:16, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Musoj Galaxsioj

Krom la fuŝa nomo (kun ikso), ekzistas samtema artikolo NGC 4676A. Kunigu kun tiu artikolo. -- Yekrats 13:49, 27. Jun 2008 (UTC)

Yekrats kaj mi metis la informon de Musoj Galaksioj en NGC 4676 – aŭ pli precize la informon de la angla fonto. Nun eblas forigi Musoj Galaxsioj kaj Musoj Galaksioj. – Aisano 14:01, 29. Jun 2008 (UTC)
Pretas (Done) - Plenumite! Alaŭdo ۩ 14:51, 29. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Ioto

Falsa informo de anonima (verŝajna) trompulo. Legu diskuton ĉe Diskuto:Greka alfabeto. Distingo inter la I/J en la greka alfabeto verŝajne ne ekzistas laŭ la anglalingva Vikipedio. -- Yekrats 15:45, 24. Jun 2008 (UTC)

Mi pensas, ke vi pravas, Yekrats. Kore --Tlustulimu 16:01, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi nun kreis plusendilon al joto ĉe ioto. Fakte, laŭ la origina prononco, "ioto" estus pli logika Esperantigo. Sed ial la kutima esperantigo (ankaŭ laŭ PMEG) estas "joto". Tial la artikolo restu ĉe "joto", sed estu almenaŭ la plusendilo el "ioto". Marcos 11:00, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] La metamorfozo (Kafka)

Plej ofte kiam mi trovas malplenajn artikolojn, mi provas skribi ion. Sed en tiu ĉi mi eĉ apenaŭ komprenas pri kio temas! Ĉu vere tiu artikolo estas necesa? --Goren 13:31, 24. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi plenigis kaj reordigis la artikolon. Nun ne plu forigenda. Thomas Guibal 10:21, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Lignotornado

Ne estas artikolo. -- Yekrats 00:39, 23. Jun 2008 (UTC)

Ŝajnas ke ĝi sufiĉe pliboniĝis. Eb.eric 05:55, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi skribis la artikolon. Ĉu ĝi povas resti nun?--Goren 06:33, 24. Jun 2008 (UTC)
Tre bone, dankon! -- Yekrats 11:06, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Okinava Insulo kaj Okinavo

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj mi ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:02, 22. Jun 2008 (UTC)

Ĝenerale por tiaj kazoj ne taŭgas forig-propono, sed la ŝablono Kunigu.
Laŭ mi la informoj pri la insulo estu kunigitaj ĉe Okinava Insulo (aŭ prefereble ĉe Okinava insulo kun etlitera "i"), dum ĉe Okinavo estu apartigilo inter Okinava Insulo kajOkinava prefektujo. Marcos 21:18, 23. Jun 2008 (UTC)
La artikolo Okinavo portas kopirajtan problemon (vd. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#fffff5o). Bv. atendu redakton de Okinavo ĝis la fino de junio - Ryoho 21:55, 23. Jun 2008 (UTC)
Mi proponis renomon de Okinavo. vd.Diskuto:Okinavo - Ryoho 15:06, 5. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Filmo de Möbius kaj Möbiusbendo

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj mi ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:02, 22. Jun 2008 (UTC)

La artikoloj estas kunigitaj. Maksim 15:10, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Tridekjaja Milito

Malplena artikolo, sed evidenta mistajpa eraro pro jam ekzistinta artikolo Tridekjara milito.--kani 23:25, 22. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Mallely Martínez Mateos

Mallonga kaj malutila biografia artikolo. -- Yekrats 21:46, 22. Jun 2008 (UTC) Bv. kontroli ĉu nun estas bona artikolo. -- Esperantst

[redaktu] Vikipedio:!Plej vizitataj paĝoj

Ĉi tiu listo el 2004 estas malaktuala kaj ne plu utila. Marcos 09:28, 22. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Château frontenac

Tiu malplena artikolo (kun minuskla) senkialas ĉar oni enmetis samtempe Château Frontenac.--kani 23:22, 20. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Kategorio:Regantoj

La kategorio estas malplena, kaj ekzistas kategorio:Regnestroj. -- Robert Weemeyer 21:27, 19. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Vinoj de sudokcidenta Francio

Mallonga listo sen enciklopedia enhavo. -- Yekrats 02:57, 19. Jun 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:56, 3. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo

La ĝusta artikolo estas Ĉeĥoslovaka nacia teamo de futbalo. --Kunar 21:13, 18. Jun 2008 (UTC)

Bona kandadito por alidirektilo. Mi alidirektas ĝin. -- Yekrats 02:58, 19. Jun 2008 (UTC)
La alidirektilo estiĝis, kiam mi renomis la artikolon. Sed la alidirektilo estas malĝusta skribmaniero, kaj tial mi petas ĝian forigon. --Kunar 20:40, 19. Jun 2008 (UTC)
Ĉuvere temas pri malĝusta skribmaniero? Fakte eblas adjektivigi la vorton "Ĉeĥoslovakio" kiel "ĉeĥoslovakia". Kiel ĉe aliaj landnomoj bazitaj sur etnonomoj, ankaŭ eblas uzi la etnan adjektivon (ĉi-kaze "ĉeĥoslovaka") kun la signifo de land-adjektivo; tial ĉi-kaze eblas uzi aŭ "ceĥoslovaka" aŭ "ĉeĥoslovakia", kaj tial la plusendilo restu.
Aŭ ĉu mi ion miskomprenis? Marcos 21:19, 19. Jun 2008 (UTC)
Vi pravas, la varianto kun i eĉ pli ĝustas. Ĉeĥoslovaka aspektas tiel kiel temas pri nacieco, kaj nacieco ĉeĥoslovakoj, laŭ miaj scioj, neniam ekzistis. La lando Ĉeĥoslovakio tamen jes ekzistis.--Goren 04:37, 21. Jun 2008 (UTC)
Marcos kaj Goren pravas kaj ili esprimis la kialon, kial mi intence nomis la novan artikolon "Ĉeĥoslovakia...", malgraŭ la aliaj naciaj teamoj kies titoloj ĉiuj, krom la sovetunia, komenciĝas per "...-a" kaj ne "...-ia". Flanke cetere mi menciu ke mi havis grandajn skrupulojn nomi la sovetunian futbalan teamon "nacia teamo", ĉar laŭ mia kompreno la ŝtato neniam estis "nacio", sed ĉiam (libervola aŭ pli premita) unio de (plej) diversaj nacioj. Sed mi pensis, ke se la sovetunia teamo kiel sola nomiĝos "sovetunia tutunia teamo...", estos kaj superflua ripeto de la vortero "-unia", kaj ankaŭ la teamo tro elstaros, ĉar ĉiuj aliaj teamoj havos alian nomon... --ThomasPusch 17:55, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi pensas, ke vorto nacia en tiu kunteksto estas aĉa usonismo, ĉar plejparte nur usonanoj nomas siajn ŝtatajn teamojn naciaj. En Sovetunio oni neniam nomis futbalan teamon tiel. La vorto Sbornaja estas pli bone kaj precize tradukenda kiel kolekta ol nacia. Tut-Sovetunia kolekta teamo de futbalo aŭ ion tian --Goren 10:05, 27. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Ngakpa

Krom la kutima lingva fuŝaĵo de Jonathaneo, la artikolo mensogas (tio ne estas etna grupo) kaj tute ne kongruas kun la originala anglalingva versio, kion ŝajne nia aŭtoro tute miskomprenis. Forigenda, krom la eblo iome haltigi tiun fuŝiston, kiu plie laborigas onin ol alporti valoran materialon.--212.163.151.238 18:55, 16. Jun 2008 (UTC)

Tiu artikolo restas nelegebla kaj ne estas bona resumtraduko de la anglalingva originalo. Ĝi ŝanĝas la veron.--kani 23:22, 20. Jun 2008 (UTC)

Almenaŭ necesas alinomigi la artikolon. Ngakpa estas tute ne esperanteca vorto. Mi pensas ke se iu vikipediisto konas tibetan lingvon, ŝli decidu kiel ĝuste kaj seksneŭtrale esperantigi la vorton. Post tio, ni reverkos artikolon.--Goren 04:07, 21. Jun 2008 (UTC)

Al mi ŝajnas ke ĝusta esperantigo estas Ngako(j), kaj ma kaj pa estas tibetaj genraj sufiksoj. Kiel vi opinias, amikoj?--Goren 05:49, 22. Jun 2008 (UTC)
Sed ankoraŭ la artikolo malveras, ĉar ne temas pri etna grupo, kiel dirite kaj kiel la propra artikolo rekonas pli sube, ne kongruas kun la originalo kaj meritas enteran reverkon. Se neniu faras ĝin, mi plu proponas forigon.--kani 23:26, 30. Jun 2008 (UTC)
Post kiam vi kaŝis la fuŝan parton kaj mi renomis kaj pliredaktetis la artikolon, mi pensas ke ĝi taŭgas kiel bona ĝermo.--Goren 12:09, 12. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo

Mi vidis, ke la ne uzataj ŝablonoj Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo estas superfluaj, ĉar ni jam havas la uzatan ŝablonon {{Dok}}. Krome la ŝablono {{Dok}} pli bele aspektas kaj la enhavo de la dokumentado eĉ estas videbla, se oni rigardas la ŝablonon mem. Kaj ĝi metas ligilon por la dokumentado en la ŝablonon (tial uzenda inter <noinclude> kaj </noinclude>), se la dokumentada subpaĝo ankoraŭ ne ekzistas. Tial ĝi helpas al ni kreii la dokumentadan subpaĝon.

Do, bonvolu forigi la ŝablonojn Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo. Eble mi poste aldonos al la retenenda ŝablono Dok funkcion, kiu ebligus enmeton de ligilo al testa subpaĝo, se ni bezonos tion. Kore --Tlustulimu 13:03, 2. Jun 2008 (UTC)

Mi nun forigis ilin. Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)
Dankon, Marcos. --Tlustulimu 14:03, 22. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Okinavo

Kopirajta problemo, kontribuo [1] estas kopiaĵo el [2] La kontribuita teksto samas al la retpaĝo.

Mi petas forigi version "22:01, 3. Jun 2005 Narvalo" kaj postajn versiojn. - Ryoho 18:54, 30. Maj 2008 (UTC)

Tralaboru plie Narvalo 20:03, 30. Maj 2008 (UTC)
Saluton Narvalo!
Via kontribuo [3] estas sen resumo. Ŝajnas al mi, la kontribuo estis kopiita sen permeso de la mastrumanto de la retpaĝo.
Ĉu via kontribuo estis permesita de la mastrumanto de la retpaĝo?-Ryoho 02:26, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi kaŝis la disputitan enhavon. Eble vi povas kontakti la mastrumanton? Mi pensas, ke ili certe permesos la aperigon. Narvalo 08:41, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi demandis la mastrumanton ĉu li aprobas uzadon de la teksto en Vikipedio laŭ GFDL. - Ryoho 10:19, 31. Maj 2008 (UTC)
La mastrumanto respondis ke li ne certas akiri permeson de la kopirajto-havanto, ĉar li estis ne koncernanto de la teksto, sed li nun procedas por ebligi uzi tekston en la vikipedio laŭ GFDL. Bv. atendu iom tempon.- Ryoho 15:15, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi ankoraŭ ne ricevis leteron el la mastrumanto. Mi proponas ke ni atendu respondon ĝis la fino de junio, kaj se li ne respondus, ni forigu - Ryoho 14:32, 12. Jun 2008 (UTC)
La mastrumanto finfine ne respondis. Mi denove petas forigon. - Ryoho 13:45, 1. Jul 2008 (UTC)
Mi nun legis la anglalingvan paĝon pri kopirajtproblemoj. Laŭ tiu paĝo, sufiĉas simple forigi la probleman tekston el la paĝo. La problema teksto restas en la historio krom se la kopirajt-posedanto petas la Vikimedian Fondaĵon forigi ĝin ("The infringing text will remain in the page history for archival reasons unless the copyright holder asks the Wikimedia Foundation to remove it"). Mi do nun simple forigis la probleman tekston el la paĝo. La resto de la paĝo povas resti. Marcos 15:37, 2. Jul 2008 (UTC)
Dankon! Marcos
Denove ni traktu problemon Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#fffff5a_Insulo_kaj_Okinavo - Ryoho 22:01, 3. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] Fluidaĵ-Dinamiko

Sen frazo. -- Yekrats 15:28, 24. Maj 2008 (UTC)

Mi aldirektigis ĝin al Hidrodinamiko, la artikolo kiun mi kreis sed ankoraŭ ne finverkis--Goren 04:14, 21. Jun 2008 (UTC)
Laŭ mi ni tamen uzu la titolon "fluidodinamiko", ĉar ja temas pri fluidoj ĝenerale ("fluido" signifas "likvo aŭ gaso"), ne nur pri akvo (la greka radiko "hidr" signifas "akvo"). Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)
Nur por sciigo: la Esperanta (!!) skribo de la greka radiko. Ĉar latine "hidr" signifas tute alian grekan radikon (nome "ŝvito"), kompare al "hydr"! Alaŭdo ۩ 14:27, 21. Jun 2008 (UTC)
Mie, tio ne tre gravas. Hidrodinamiko, Fluidodinamiko, Fluidaĵ-Dinamiko, Likvogasodinamiko, Dinamiko de Fluidoj ktp - tio ĉio estas vaste uzataj sinonimoj (k. ŝajne parolantoj de ĉiu lingvo emas uzi kutiman formon de ilia lingvo). Do ni ne havas alian elekton krom fari ke ĉiuj tiuj vortoj direktu al la sama artikolo. --Goren 05:46, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la titolon al fluidodinamiko. Marcos 08:39, 22. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Farmako

Temas pri vorto ne trovebla en PIV aŭ ReVo. La interlingvaj ligiloj montras, ke aliaj lingvoj ne havas apartan vorton por tio (la ligitaj artikoloj temas pri kuraciloj ĝenerale). Laŭ la difino en la artikolo kaj la difino de farmakologio, "farmako" devus esti ĉiu kuraca substanco (="kuracilo"), do ŝajnas tute nenecesa vorto. La lingva noto en la artikolo tute ne donas kialojn por la uzo de tiu vorto (ĉar ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj kun tiu signifo, ĝi tute ne estas internacia; ankaŭ ne menciiĝas, kial ĝi estas bezonata fakvorto). Tute sufiĉas la artikolo kuracilo. Ĉar "farmako" ŝajnas esti tute neuzata (nur menciata de Jurge Camacho kaj iu apenaŭ konata vortaro), mi eĉ opinias, ke ni ne havu plusendilon ĉe farmako. Marcos 11:28, 24. Maj 2008 (UTC)

Al mi, tamen, la vorto ŝajnas tre utila kaj uzebla en la fako. Mi pensas ke ĝi restu. --Goren 04:20, 21. Jun 2008 (UTC)
Simple diri ke ĝi ŝajnas utili ne sufiĉas. Bonvolu respondi iom pli detale al miaj detalaj kritikoj. Marcos 14:08, 21. Jun 2008 (UTC)
Farmako aperas en pluraj medicinaj tekstoj kiel "fakta (kemia) substanca kun kuracaj povoj". Unu kuracilo povas havi kelkajn farmakojn, kies komuna efiko pro tio pligradiĝas. Ekzemple okulaj gutoj ofte havas iun kontraŭbakterian farmakon (plej ofte antibiotikon) kaj t.n. "oftalmikon" (germane Ophtalmikum), kiu faras la okulan mukozon pli forta kontraŭ diversaj "atakoj" (kaj malgrandigas la lakrimadon). Same oni ofte kombinas antibiotikojn kun kelkaj specialaj substancoj, kiuj detruas la enzimojn de bakterioj, kiuj kutime distranĉas tiujn antibiotikojn (tiu klaso de antibiotikoj nomiĝas "protektitaj"). Por povi nomi ĉiun apartan "kuracopovan substancon" ene de unu kuracilo la vorto "farmako" estas vaste uzata en medicinaj tekstoj. Alaŭdo ۩ 14:24, 21. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Nun mi komprenis la diferencon inter "farmako" kaj "kuracilo". Ni nun devas ankaŭ klarigi tiun diferencon en la artikolo farmako.
Danke al via ĵusa aktualigo de la interlingvaj ligiloj, mi nun ankaŭ povis legi pri tiu diferenco alilingve. Tamen mi rimarkis ke la aliaj lingvoj ne uzas vorton similan al "farmako" por tiu koncepto. La plejmultajuzas esprimojn kiel "aktiva ingredienco/substanco". La angla Vikipedio ja mencias ke la tradicia esprimo por tio estis "pharmacon", sed mem ne uzas tiun esprimon. Kaj almenaŭ laŭ la interlingvaj ligiloj, la hispana kaj eŭska uzas "fármaco"http://eo.wikipedia.org/"farmakon" en la senco de "kuracilo".
Ĉu do ne estus preferinde uzi ankaŭ en Esperanton "aktiva substanco"? Tiu esprimo jam estas uzata sur pluraj esperantlingvaj retpaĝoj. Marcos 08:05, 22. Jun 2008 (UTC)
Kaj jes kaj ne. Ni, certe, povas havi la artikolon sub la kapvorto "aktiva substanco", sed la adjektivo "aktiva" estas tro larĝa ĉi tie, ĉar oni sub aktiva kompreni kaj tion, ke la substanco aktive elsendas radiojn (radioaktiva), aŭ ke ĝi havas neoksidizitajn radikalojn (radikal-aktiva) ktp. Pro tio tiu aparta vorto bone taŭgas, laŭ mia opinio. Alaŭdo ۩ 15:23, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi nun provis klarigi la diferencon inter farmako kaj kuracilo en la artikolo farmako. Mi esperas ke mia redakto estas kontentiga. Estus bone se iu kun pli da fakscio ankoraŭ kontrolus ĝin. Marcos 15:27, 15. Jul 2008 (UTC)

[redaktu] ASUS Eee PC

Duoblaĵo de samtempe kreita Asus Eee Pc, pri kies enciklopedieco mi ankaŭ dubas, ĉu ne temas pri simpla reklamado.--81.40.180.209 19:53, 18. Maj 2008 (UTC)

Ambaŭ ŝajnas forigendaj al mi. Thomas Guibal 20:36, 18. Maj 2008 (UTC)
Jes, en ilia nuna formo ambaŭ estas forigendaj. Marcos 21:09, 18. Maj 2008 (UTC)
Mi proponas, ke la anglalingvanoj traduku en:ASUS Eee PC. Por tiaj fakaĵoj ne sufiĉas mia en-2, mi pensas. Tiam ni nur interkonsentu pri la artikola titolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 29. Maj 2008 (UTC)
Mi almenaŭ forigis la dekon da ortografieraroj en la tri linioj, aldonis bildon kaj kategorion. Tiel la teksto nun almenaŭ povas postvivi kiel ĝermo. DidiWeidmann 21:06, 31. Maj 2008 (UTC)
Enordo. En tiu formo la artikolo ne pluestas forigenda (kvankam ĝi daŭre estas plivastigenda). Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)

[redaktu] Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007, Listo de elstaraj artikoloj en 2008

Mi ĵus malkovris la tri paĝojn Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007 kaj Listo de elstaraj artikoloj en 2008. Malgraŭ ilia nomo, kion ili fakte listigas estas ADLS-oj; sed por ADLS-oj ni jam havas arkivon, do temas pri nebezonata duobligo. Aldone ili listigas artikolojn kiuj ne plu havas la statuson "elstara", do ĝi povas esti misgvida. (Kaj ili estas en la artikola nomspaco, kie ili certe ne estu!) Marcos 16:55, 18. Maj 2008 (UTC)

Mi nunforigis ilin. Marcos 14:04, 21. Jun 2008 (UTC)


=========================================================
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
=========================================================


[redaktu] Regularo pri forigoj

La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.

Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

[redaktu] Tuj forigindaj artikoloj

  1. pro vandalismo
  2. pro gramatike/ortografie malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ demokratio)

Sed, se eblas, la titolo estu korektita, la artikolo tial ne forigita.

[redaktu] Post ioma tempo forigindaj artikoloj

Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Oni nur forigu la artikolon se dum tiu periodo neniu ek/pluredaktis artikolon kaj la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.

[redaktu] trihora tempolimo

  • senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
  • unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
  • fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin

[redaktu] unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj

[redaktu] unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj

[redaktu] alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el unu-du vortoj (nomoj de personoj) aŭ pala, netrafa frazo, oni devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu suban branĉeton. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

[redaktu] difino apartenanta al vortaro

  • tro vortareca temo: aldonu al ReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto.

[redaktu] Kiel proponi forigon

Kreu artikolon kun minimume unu trafa frazo - prefere kun tri, kun ligoj al aliaj artikoloj kaj kun intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti. Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta stumpa artikolo.

Unu trafa fazo: Kiam, kiu, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp..

Ekzemploj pri unufrazaj hororaĵoj, kiuj ne prilumigas la temon:


Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.


dowcipy Herbalife Antiox Życzenia ślubne Forex mocne linki Świąteczne Opisy kredyt Dla Dorosłych koszulki - sklep akwarystyka pozycjonowanie Wrocław pranie odzieży roboczej Perfumeria Tanie linie kick koparki Bułgaria wczasy Karaoke expekt COOLsurf