|
La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.
Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 101 756 artikoloj de nia enciklopedio, nur 165 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%.
Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.
Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo.
Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.
|
|
La generalo en sia labirinto (hispane El general en su laberinto) estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estas fikcia raporto pri la lastaj tagoj de Simón Bolívar, la fama fondinto kaj ŝtatestro de Granda Kolombio. La libro estis unue eldonita en 1989, kaj priskribas la finan vojaĝon de Bolívar el Bogoto al la karibia bordo de Kolombio, cele al eŭropa ekzilo kaj fuĝo el Sudameriko. Rompante la tradician, heroan legendon pri "El Libertador" Bolívar, García Márquez tute kontraŭe bildigas kompatindan protagoniston, antaŭtempe maljunan viron, kiu estas korpe malsana kaj mense elĉerpita. La romano do celas esplori la labirinton de la vivo de Bolívar, per la rakontado de liaj memoraĵoj.
Pro la antaŭa sukceso de aliaj verkoj kiel Cent jaroj da soleco aŭ Amo en la tempoj de ĥolero, García Márquez decidis verki ion pri la "Granda Liberanto", post kiam li legis nefinitan romanon pri Bolívar fare de sia amiko Álvaro Mutis. Al la teksto de Mutis li ekzemple pruntis ĝian kadron, tio estas la vojaĝo de Bolívar laŭlonge de la rivero Magdalena en 1830. La aŭtoro bezonis du jarojn por studadi variajn fontojn, inkluzive de la ampleksaj memuaroj de la irlanda asistanto de Bolívar, Daniel Florence O'Leary, sed ankaŭ pere de multaj aliaj historiaj dokumentoj aŭ interparoladoj kun historiistoj. Legu pli...
|
La vilao Hügel, situanta en la sudo de Essen, estis konstruita en 1873 de Alfred Krupp kaj malnovtempe estis la reprezenta kaj ceremonia loĝejo de la industriista familio Krupp. La vilao disponas 269 ĉambrojn kaj 8100 m² da loĝata kaj uzata areo : la parko de la vilao etendiĝas sur 28 hektaroj, sur elstara loko super la Ruhr-valo kaj la lago Baldeney. La konstruaĵon nuntempe administras la Kulturstiftung Ruhr (regiona kulturfondaĵo), kiu okazigas tie periodajn eventojn kiel koncertojn aŭ ekspoziciojn. Krom tiuj okazaĵoj, la vilao Hügel estas vizitebla ĉiutage dum la malfermhoroj.
La konstruado de la vilao Hügel rezultas el la ŝanĝoj spertitaj de la firmao Friedrich Krupp AG. En 1862, Alfred Krupp ekadministris la firmaon laŭ nova prokursistemo. Per tio, li intencis limigi sian rolon en la ege kreskinta firmao al la plej strategiaj decidoj kaj al observado. Krupp ĝis tiam loĝis proksime al la firmao : pro sia nova vivmaniero kaj sia "emeritiĝo", ankaŭ sian loĝlokon li decidis ŝanĝi. Legu pli...
|