Portalo:Homoj

HOMOJ
Audrey Hepburn Adina Mandlová Vlasta Kálalová-Di Lotti Salvador Allende Gossens Mohandas Gandhi Aishwarya Rai
Biografia portalo

redaktu

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Hodiaŭ okazis

redaktu La 18-an de julio

Naskiĝis

Francesco Petrarca

Mortis

Artikoloj
Informoj

redaktu

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

redaktu

Ludoviko BETOVENO

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.


Etnoj

redaktu

Korovajo grimpanta en domon sur arbo

Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.

Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie?

Listo de biografioj

redaktu

Biografioj :
    ABCĈDEFGĜHĤIJĴKL    
MNOPQRSŜTUŬVWXYZ

Jen listo de biografioj, kiuj estas en la Vikipedio kaj kies familia nomo komenciĝas per la litero : *

Alklaku la deziritan literon


Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

redaktu

Adina Mandlová

Adina MANDLOVÁ (28.1.191016.6.1991) estis eminenta ĉeĥa aktorino.

La vivo de Adina Mandlová ne komencis en malriĉaj rilatoj. Ŝia patro, kiu tre dorlotis ŝin kaj al kiu ŝi estis tre ligita, baldaŭ mortis. La patrino alternigis kunulojn, por ke en la paso de la unua mondmilito ŝi entute vivtenigu la infanojn. Adina pli poste eĉ ne alkutimiĝis al nova duonpatro. La familia medio fariĝis por ŝi tre trista. Estas do nemireble, ke ŝi klopodis kiel eble plej baldaŭ fuĝi el la hejmo. Ŝi alternigis diversajn okupojn. Ŝi venis al konkurso por filmo kun nomo Knabinjo, ne diru ne! kaj ĉi tie ŝi unuafoje renkontiĝis kun Hana Vítová.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

redaktu

Isaac NEWTON

Isaac NEWTON, [njuton], ofte Esperantigita kiel Neŭtono, (1642 - 1727) estas brita alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej elstara sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

redaktu

Brigitte Bardot

Brigitte BARDOT [briĴIT barDO] (naskiĝis la 28an de septembro 1934 en Parizo) estas franca aktorino.

Post kariero kiel fotomodelo, la reĝisoro (kaj ŝia dumtempa edzo) Roger Vadim malkovris ŝin por la kino. Kvankam ŝi ĉefe restas en la memoro de la publiko kiel sekssimbolo, ŝi ankaŭ havis okazojn por montri sian talenton por karakteraj roloj: ekz. en la filmoj Vie privée kaj Viva Maria! (ambaŭ de Louis Malle).

Aliaj portaloj

Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon


Biały Dunajec Witryny chłodnicze hotele Apteka Opisy gg Feromony Muzyka apteka internetowa pozycjonowanie stron www Matura Projektowanie stron Pozycjonowanie stron cienie do powiek katalog stron www Hodowla psów kick koparki Bułgaria wczasy Karaoke expekt COOLsurf