|
IlojAliaj lingvoj
|
ŜtatoŜtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn: 1° Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp. Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo). 2° Ili estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo. 3° Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn... Ekzemple:
Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $
MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)
4° Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
[redakti] Vidu ankaŭ
|